Quo vadis?

Henryk Sienkiewicz

Quo vadis?

El la pola tradukis Lidja Zamenhof

Ĉapitro I

Petronius[1] vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero[2], kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de sklavoj lertaj en tio, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el la oleotechium,[3] t.e. la lasta bana fako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita, kun okuloj brilantaj de spriteco kaj gajeco, rejunigita, vivoplena, eleganta kaj tiel senegala, ke Otho mem ne povus kompari sin kun li — kaj vera kiel oni lin nomis — arbiter elegantiarum.[4]

La publikajn vaporbanejojn li vizitis malofte — nur en esceptaj okazoj, se oni povis tie aŭdi iun admiron vekantan retoron, pri kiu oni parolis en la urbo, aŭ se en la ephebia[5] okazis speciale interesaj luktoj. Cetere li havis en sia insula[6] propran banejon, kiun la fama kompaniano de Severus, Celer, plivastigis por li, alikonstruis kaj aranĝis kun tiel eksterordinara gusto, ke laŭ Nero mem ili superis la cezaran, kvankam la cezara banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.

Post tiu festeno, dum kiu, enuigita de arlekenado de Vatinius, li partoprenis kun Nero, Lucanus[7] kaj Senecio la diskuton: ĉu virino havas animon — leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj banistoj ĵus metis lin sur cipresan mensa[8], kovritan per neĝblanka egipta byssus[9], kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian belforman korpon — kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ĝis la varmo de la laconicum[10] kaj la varmo de iliaj manoj transiros en lin kaj forigos el li la lacecon.

Sed post certa tempo li ekparolis kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomen promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis, ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronius denove duonfermis la okulojn kaj ordonis, ke oni transportu lin en la tepidarium[11] — kiam subite el post la kurteno montriĝis nomenclator[12], anoncante viziton de juna Marcus Vinicius, ĵus veninta el Malgranda Azio.

Petronius ordonis enlasi la gaston en la tepidarium, kien ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en la tempo de Tiberius[13]. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo kontraŭ la partoj[14], kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Petronius havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon, ĉar Marcus estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis gardi certan estetan moderecon en diboĉo, kion Petronius estimis super ĉio.

— Saluton al Petronius, — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidarium; — estu al vi favoraj ĉiuj dioj, precipe Asklepioso[15] kaj Cypria[16], ĉar sub la gardo de ili ambaŭ nenio malbona povas al vi okazi.

— Bonvenon al vi en Romo, kaj dolĉa estu al vi ripozo post la milito, — respondis Petronius, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo el carbassus[17], per kiu li estis ĉirkaŭvolvita. — Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, vi ne trafis iam en Bitinion?

Petronius estis iam provincestro de Bitinio, kaj plie, li administris ĝin energie kaj juste. Tio prezentis strangan kontraston kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se plaĉus al li.

— Mi estis foje en Herakleo, — respondis Vinicius. — Corbulo sendis min tien por venigi helpajn taĉmentojn.

— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolĥido, por kiu mi fordonus ĉiujn ĉi tieajn eksedzinojn, ne esceptante Poppæan. Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio okazas ĉe la parta flanko. Envere enuigas min ĉiuj tiuj Vologesoj, Tiridatesoj, Tigranesoj kaj ĉiuj tiuj barbaroj, kiuj, kiel diras la juna Arulanus, hejme iras ankoraŭ kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni multe parolas pri ili en Romo — almenaŭ tial, ke estas danĝere paroli pri io alia.

— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Corbulo ĝi povus iĝi malvenka.

Corbulo! je Bakĥo! Li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nero lin timas.

Corbulo ne estas malsaĝa.

— Eble vi pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco, kiel diras Pyrrho, neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas de ĝi.

Vinicius komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronius duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia sano.

Petronius denove malfermis la okulojn.

Lia sano!… Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis, vere, la staton de la juna Sysena, kiu tiagrade perdis la sentopovon, ke alportate matene en banejon, li demandadis: «Ĉu mi sidas?» Sed li ne estis sana. Vinicius rekomendis lin al la gardado de Asklepioso kaj Cypria. Oni eĉ ne scias, kies filo estis tiu Asklepioso: de Arsinoo, aŭ de Koronido, kaj se la patrino estas duba, kion diri pri la patro! Kiu povas nun garantii eĉ pri sia propra patro!

En tiu momento Petronius komencis ridi, post kio li daŭrigis:

— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro, sed ĉu vi scias kial? Jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj dungas sin al vojaĝantoj ĉe Porta Capena. Krom Asklepioso mi havis rilatojn ankaŭ kun Asklepiadesoj, kiam lastjare mi malsanis iom je la veziko. Ili pasigis por mi noktojn en templo. Mi sciis, ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe por mi! La mondo bazas sin sur trompo, kaj la vivo estas iluzio. Sed oni devas havi tiom da saĝo, por scii distingi inter iluzioj agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian hypocaustum[19] per cedra ligno, surŝutita de ambro, ĉar mi preferas en la vivo belajn odorojn ol malbelajn. Koncerne Cyprian, al kiu vi min ankaŭ rekomendis, mi ĝuis ŝian favoron tiom, ke mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Sed cetere ŝi estas bona diino! Mi supozas, ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, vi ankaŭ portos ofere blankajn kolombojn al ŝia altaro.

— Jes, — diris Vinicius. — Ne atingis min la sagoj de la partoj, sed trafis min la pafo de Amoro — tute neatendite, kelkan distancon de la urba pordego.

— Je la blankaj genuoj de Ĥaritoj![20] Vi rakontos al mi tion en libera tempo.

— Mi venis ĝuste por demandi vian konsilon, — respondis Marcus.

Sed en tiu momento eniris epilatores[21], kiuj okupiĝis pri Petronius, kaj Marcus, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronius invitis lin al bano.

— Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu via amo estas reciproka diris Petronius, — rigardante la junan korpon de Vinicius, kvazaŭ skulptitan el marmoro. — Se Lizipo estus vin vidinta, vi ornamus nun la Pordegon al Palatino kiel statuo de Herkulo en ties juneco.

La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante ĉe tio abunde la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormigo de Zeŭso. Petronius observis lin per kontenta rigardo de artisto.

Sed kiam li finis kaj konfidis sin laŭvice al la epilatores, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj rulaĵoj en la skatolo.

— Ĉu vi volas aŭskulti? — demandis Petronius.

— Se ĝi estas via verko, volonte! — respondis Vinicius, — sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn ĉe ĉiuj stratanguloj.

— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante poeton, gestantan kiel simio. Kiam Agrippa venis ĉi tien el Oriento, li kredis, ke ...

Быстрая навигация назад: Ctrl+←, вперед Ctrl+→