http://bel.bahai.de/literaturo.html

Bahaismo kaj Esperanto

LA KREDO DE BAHБ’U’LLБH

Mond-Religio

Deklaro verkita por

La Speciala Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestino

Julio, 1947

Shoghi Effendi

1La Kredo starigita de Bahб’u’llбh naskiĝis en Persujo ĉirkaŭ la mezo de la deknaŭa jarcento kaj, rezulte de la sinsekvaj elpeloj de ĝia Fondinto, kulminis per Lia ekzilo al la Turka puna kolonio ‘Akkб kaj Liaj postaj morto kaj enterigo en ties proksimo, starigis sian daŭran spiritan centron en la Sankta Lando, kaj nun konstruas la fundamenton de sia tutmonda administrejo en la urbo Haifa.

2Egale en la pretendoj klare asertitaj de sia Aŭtoro kaj la ĝenerala karaktero de la kreskado de la Bahaa komunumo en ĉiu kontinento de la terglobo, ĝi povas esti konsiderata neniel alie ol kiel mond-religio destinita evolui en la daŭro de la tempo en mondĉirkaŭantan civilizacion.

REESPRIMO DE ETERNAJ VEROJ

3Kvankam ĝi devenis de Islбmo ŝiana, kaj kvankam en la fruaj tagoj de ĝia evoluado la sekvantoj de la Mahometana kaj Kristana Kredoj konsideris ĝin malgrava sekto, azia kulto, aŭ ido de la Mahometana religio, tamen ĉi tiu Kredo nun montras pli kaj pli sian rajton esti akceptita, ne kiel unu plua religia sistemo aldoniĝinta al la batalantaj kredoj, kiuj dum tiel multaj generacioj apartigis la homaron kaj malklarigis ĝian sorton, sed prefere kiel reesprimo de la eternaj veroj, sur kiuj baziĝas ĉiuj antaŭaj religioj, kiel unuiganta potenco inspiranta la aliĝintojn de ĉi tiuj religioj per nova spirita forto, fervoriganta ilin per novaj espero kaj homamo, flamiganta ilin per nova vido de la fundamenta unueco de iliaj religiaj doktrinoj, kaj malkaŝanta antaŭ iliaj okuloj la gloran destinon, kiu estas preta por la homaro.

4La fundamenta principo proklamita de Bahб’u’llбh, la sekvantoj de Lia Religio firme kredas, estas, ke la religia vero ne estas absoluta sed relativa, ke la Dia Revelacio estas konstanta kaj progresa procedo, ke ĉiuj grandaj religioj de la mondo estas Di-devenaj, ke iliaj bazaj principoj plene harmonias, ke iliaj celoj kaj intencoj estas unusamaj, ke iliaj instruoj estas ja facetoj de unu vero, ke iliaj funkcioj estas komplementaj, ke ili diferencas nur en la negravaj aspektoj de siaj doktrinoj, kaj ke iliaj misioj reprezentas sinsekvajn stadiojn en la spirita evoluado de la homaro.

AKORDIGI BATALANTAJN KREDOJN

5La celo de Bahб’u’llбh, la Profeto de ĉi tiu nova kaj granda epoko, kiun la homaro jam eniris – Tiu, kies alveno plenumas la profetaĵojn de la Malnova kaj Nova Testamentoj, kiel ankaŭ tiujn de la Korano, rilate al la veno de la Promesito je la fino de la mondaĝo, en la Tago de Juĝado – ne estas detrui, sed plenumi la Revelaciojn pasintajn, akordigi prefere ol akcenti la diferencojn de la batalantaj kredoj, kiuj disrompas la nuntempan socion.

6Lia celo tute ne estas malgrandigi la rangon de la antaŭaj Profetoj aŭ malgravigi iliajn instruojn; kontraŭe, Li celas reesprimi tiujn bazajn verojn, kiujn ĉi tiuj instruoj konservas, laŭ maniero, kiu konformiĝus al la bezonoj, kaj akordus kun la kapableco, kaj taŭgus por la problemoj, la malbonoj kaj la embarasoj, de la epoko, en kiu ni vivas. Estas Lia misio proklami, ke la infanaĝo de la homaro pasis for, ke la konvulsioj okazantaj en la nuna stadio de ĝia virigo malrapide kaj dolorige pretigas ĝin atingi la plenaĝecon, kaj proklamas la alproksimiĝon de tiu Epoko de Epokoj, kiam oni faros plugilojn el glavoj, kiam la Regno promesita de Jesuo Kristo estos starigita, kaj la paco de la planedo definitive kaj daŭre certigita. Nek pretendas Bahб’u’llбh tutplenecon por Sia Revelacio, sed plivole kondiĉas, ke pli plena grado de la vero, kiun la Ĉionpova komisiis al Li certigi al la homaro de tiel danĝera krizo en ĝia sorto devas esti malkaŝota je estontaj stadioj en la konstanta kaj senlima evoluado de la homaro.

UNUECO DE LA HOMARO

7La Bahaa Kredo subtenas la unuecon de Dio, akceptas la unuecon de Liaj Profetoj, kaj instruas la principon de la unueco tuthomara. Ĝi proklamas la neceson kaj la neeviteblecon de la unuiĝo de la homaro, deklaras, ke tio iom post iom alproksimiĝas, kaj pretendas, ke nenio krom la alieciga spirito de Dio, kredanta pere de Lia elektita Interparolanto, povos finfine sukcesi efektivigi ĝin. Plue, ĝi ordonas al siaj sekvantoj la ĉefan devon senkatene serĉadi la veron, kondamnas ĉian antaŭjuĝon kaj superstiĉon, deklaras la celon de religio esti la antaŭenigo de amikeco kaj konkordo, proklamas ĝian esencan harmonion kun scienco, kaj akceptas tion ĉi kiel la ĉefan rimedon por la pacigo kaj la ordema progreso de la homa socio. Ĝi klare subtenas la principon de egalaj rajtoj, oportunaĵoj kaj privilegioj por viroj kaj virinoj, insistas je deviga edukado, forigas ekstremojn de malriĉeco kaj riĉeco, nuligas la pastraran oficon, malpermesas sklavecon, asketecon, almozpetadon kaj monaĥecon, ordonas monogamion, malinstigas al eksedziĝo, emfazas la neceson precise obeadi al onia registaro, altigas ian laboron plenumitan en la spirito de servo al Diadoro, instigas aŭ la kreon aŭ la elekton de internacia helplingvo, kaj konturas tiujn instituciojn, kiuj devos starigi kaj eternigi la ĝeneralan pacon de la homaro.

LA HEROLDO

8La Bahaa Kredo centras ĉirkaŭ tri centraj Figuroj, la unua el kiuj estis junulo, naskiĝinto de Shнrбz, nomita Mнrzб ‘Alн-Muhammad, konata kiel Bбb (Pordo), kiu en Majo, 1844, en la aĝo de dudek-kvin jaroj, pretendis esti tiu Heroldo, Kiu, laŭ la sanktaj Skriboj de antaŭaj Diepokoj, devos anonci kaj pretigi la vojon por la veno de Iu pli granda ol Li, Kies misio estus, laŭ tiuj samaj Skriboj, inaŭguri epokon de justeco kaj paco, epokon aklamitan kiel la kompletigo de ĉiaj antaŭaj Diepokoj, kaj enkonduki novan ciklon en la religia historio de la homaro. Rapida kaj severa persekutado, inaŭgurita de la kuniĝintaj fortoj de Eklezio kaj Ŝtato en Lia patrujo, rapidigis sinsekve Lian areston, Lian ekzilon en la montojn de Adhнrbayjбn, Lian malliberigon en la fortikaĵojn de Mбh-Kъ kaj Chihrнq, kaj Lian ekzekutiĝon, en Julio, 1850, per pafroto en la publika placo de Tabrнz. Ne malpli ol dudek mil sekvantoj Liaj estis mortigitaj kun tiel sovaĝa krueleco, ke tio elvokis la varman kompaton kaj la profundan admiron de pluraj Okcidentaj verkistoj, diplomatoj, vojaĝantoj kaj kleruloj, kelkaj el kiuj mem vidis tiujn abomenajn perfortojn, kaj estis instigitaj priskribi ilin en siaj verkoj kaj taglibroj.

BAHБ’U’LLБH

9Mнrzб Husayn-‘Alн, titolita Bahб’u’llбh, (la Gloro de Dio), naskiĝinto de Mбzindarбn, Kies venon antaŭdiris Bбb, estis atakita de tiuj samaj fortoj de senscieco kaj fanatikeco, estis enkarcerigita en Tihrбn, estis ekzilita en 1852 el Sia patrujo al Baghdбd, kaj de tie al Konstantinoplo kaj Adrianoplo, kaj fine al la mallibereja urbo ‘Akkб, kie Li restis enkarcerigita dum ne malpli ol dudek-kvar jaroj, kaj en kies apudeco Li mortis en 1892. Dum Sia ekzilo, kaj precipe en Adrianoplo kaj ‘Akkб, Li formulis la leĝojn kaj ordonojn de Sia Epoko, klarigis en pli ol cent volumoj la principojn de Sia Kredo, proklamis Sian Revelacion al la reĝoj kaj regantoj Kristanaj kaj Mahometanaj, de la Oriento kaj la Okcidento, skribis al la Papo, la Kalifo de Islбmo, la Ĉefaj Magistratanoj de la Respublikoj de la Amerika Kontinento, la tuta Kristana pastraro, la ĉefoj de Islбmo sunnana kaj ŝiana, kaj la ĉefpastroj de la Zoroastra religio. En ĉi tiuj skriboj Li proklamis Sian Revelacion, alvokis tiujn, al kiuj Li skribis, atenti Lian vokon kaj aliĝi al Lia Kredo, avertis ilin pri la sekvoj de ilia rifuzo, kaj denuncis en kelkaj okazoj iliajn arogantecon kaj tiranecon.

‘ABDU’L-BAHБ

10Lia plej aĝa filo, ‘Abbбs Effendi, konata kiel ‘Abdu’l-Bahб (la Servanto de Dio), elektita de Li kiel Lia rajtigia posteulo kaj la aŭtoritata klariganto de Liaj instruoj, kiu de frua infaneco proksime kunestis kun Sia Patro kaj partoprenis Liajn ekzilon kaj afliktadojn, restis malliberulo ĝis 1908, kiam, rezulte de la Revolucio de la Junaj Turkoj, Li estis liberigita. Li ekloĝis en Haifa, kaj baldaŭ poste Li enterprenis Sian trijaran vojaĝadon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nord-Ameriko, dum kiu Li klarigis antaŭ grandegaj aŭdantaroj la instruojn de Sia Patro kaj antaŭdiris la alproksimiĝon de tiu katastrofo, kiu estis baldaŭ okazonta al la homaro. Li reiris hejmen ĵus antaŭ la unua Mondmilito, dum kiu Li estis en konstanta danĝero ĝis la liberigo de Palestino pere de la milisistaro komandita de Generalo Allenby, kiu montris la plejan bonkorecon al Li kaj al la malgranda anaro de Liaj kunekzilitoj en ‘Akkб kaj Haifa. En 1921 Li mortis, kaj oni enterigis Lin en ĉerkujon sur la Monto Karmelo en la maŭzoleo, kiu, je la definitive instruo de Bahб’u’llбh, estis konstruita por la kadavro de Bбb, kiun oni estis jam translokiginta el Tabrнz en la Sanktan Landon, post kiam ĝi estis konservita kaj kaŝita dum ne malpli ol sesdek jaroj.

ADMINISTRA ORGANIZO

11La forpaso de ‘Abdu’l-Bahб signis la finon de la unua kaj Heroa Epoko de la Bahaa Kredo kaj enkondukis la komencon de la Formiga Epoko, destinita vidi la laŭgradan aperon de ĝia Administra Organizo, kies starigo estis antaŭdirita de Bбb, kies leĝoj estis revelaciitaj de Bahб’u’llбh, kies institucioj estis konturitaj de ‘Abdu’l-Bahб en Lia Testamento, kaj kies fundamentojn konstruas nun la naciaj kaj lokaj konsilantaroj elektitaj de la konfesintaj aliĝintoj de la Kredo, kaj kiuj pretigas vojon por la kreo de la Tutmonda Konsilantaro titolita la Universala Domo de Justeco, kiu, kune kun mi kiel ĝia difinita ĉefo kaj la aŭtoritata klariganto de la Bahaaj instruoj, devos kunordigi kaj direkti la aferojn de la Bahaa komunumo, kaj kies sidejo estos starigita por ĉiam en la Sankta Lando, proksime apud ĝia tutmond ...

Быстрая навигация назад: Ctrl+←, вперед Ctrl+→