Printempo en la aŭtuno

Julio Baghy:

Printempo en la aŭtuno

Rakonto pri dolĉe melankolia renkonto 

Represo 

DANSK ESPERANTO-FORLAG

1972

Dediĉo

Aŭtuno. La verda laŭbo flaviĝas. Prujnomorditaj folioj falas. Sed la suno ankoraŭ varme ridetas tra la fenestro. Ĝi mensogas printempon al la floretoj, senodore pompantaj sur la tablo. Ĉu nur al la floretoj? Ne! Al ĉiu. Ankaŭ al vi, ankaŭ al mi. La sunradioj ŝtelas sin en la korojn, varmigas ilin per printempaj rememoroj dum la prujnovesta aŭtuno.

Aŭtuno. Inter miaj brunaj haroj jam ekbrilas kelkaj arĝentaj. La rozojn de la vangoj velkigas la aŭtuno: la zorgoplena vivo. Prujnomorditaj revoj falas: la revoj de la animo… Sed en mia koro ankoraŭ varme radias la suno: la amo. Ĝi donos printempan iluzion por miaj geamatoj. Ĉu sole por ili? Ne! Ankaŭ por vi, ankaŭ por mi. La varmo de la amo karesas la lacajn animojn, donacas al ili sunorumitajn revojn de la printempo. Kaj printempo ridetas en la aŭtuno; la okuloj fariĝas pli brilaj. Naiva optimismo lulas la korojn. La maljunulo denove vidas sin junulo, pardonas la senpripensemon de la juneco; la junulo kun pia komprenemo rigardas la blankharulojn. Jes, jes! Ĉio ĉi enestas en la historieto de dolĉe melankolia renkonto, ĉar ni ĉiuj jam renkontis la printempon, kiu kisis neforgeseblajn rememorojn je la koro.

Larma rideto de mia revteksanta koro estas tiu ĉi rakonto. Ame akceptu ĝin, ĉar ame ĝi estas dediĉata al vi.

I.

La ekzotike ŝminkita arlekeno kun humila ĝojo flankentiris la kurtenon de la foira tendo. — Bonvolu, sinjora moŝto! Majstro Baltazar jam atendas vin.

La studento kaŝe ridetis la konscian eraron de la arlekeno, kiu facile povis diveni pro la fasko da libroj, kunpremitaj sub lia akselo, ke li devos fari longan vojon ĝis la titolo de ,,sinjora moŝto". Liaj lipharoj apenaŭ montriĝis. Nu kaj majstro Baltazar jam atendas lin?! Li estus volonte ridinta pro la flata komplimento, por ke vidu tiu ĉi foira pajlomanĝanto, ke ne kredemo, sed sole amuzivolo logis lin en la mizeran tendon. Li estus dezirinta ridi aŭ almenaŭ diri ion imponan, tamen li silentis. Post la flankentirita kurteno oscedis mallumo. Kiel ajn li regis sin, tamen li sentis koran timotremon, kvazaŭ granda mano peziĝus sur lian bruston. Li hezitis.

— Nu, bonvolu! Tute kuraĝe, sinjora moŝto! Post momentoj viaj okuloj kutimos la duonhelon. Cetere la meĉo de majstro Baltazar sufiĉe lumas. Bonvolu eniri do!

La studento trudis al si trankvilon levis la kapon, paŝis kun bone imitita facileco en la oscedantan mallumon. La multkolora ĉifonkurieno de la enirejo falis post li. Liaj okuloj, kutimintaj la sunbrilon, rimarkis nur post minuto, ke de ie malforta lumo filtriĝas tra la nigro kaj faras videblaj la mistikajn surskribojn, strangajn desegnaĵojn sur la tendomuroj. Li ne riskis antaŭenpaŝi, timis kunpuŝiĝon kaj prefere estus blasfeminta, sed la kortremo subpremis lian voĉon, katenis lian volon.

— Nur antaŭen. juna amiketo, nur kuraĝe! Post tri paŝoj vi povos ekpreni mian manon.

La milda baritono retrankviligis la koron de la studento. Liaj lipoj tiriĝis je rideto. Li priridetis sian efemeran timon. Subite li sentis, ke granda varma mano ekprenis la lian. Ĝi estis longunga blanke ŝminkita vira mano. Nek homan staturon, nek vizaĝon li vidis. La nigra kostumo de la nekonato senkonture unuiĝis kun la nigra fono. Post minuto, kiam liaj okuloj kutimis la duonhelon, ŝajnis al li, kvazaŭ tien-reen kliniĝanta amorfa ombro dancus antaŭ li. Sole la varma, blanke ŝminkita mano montris, ke vivanta homa estaĵo estas lia kunulo.

Denove la voĉo milde eksonis.

— Ĉi tie eksidu! Sentime eksidu!… Tiel! Nun rigardu al miaj okuloj!

La studento sentis, ke lia rigardo fiksiĝas al du fosfore brilantaj punktoj. Li ne vidis vizaĝon. Nur brilanta okulparo tra la ŝtofmasko katenis lian atenton. La nevidebla granda mano denove peziĝis sur lian bruston. Li bedaŭris jam sian scivolemon. Prefere li estus kriinta: lasu la komedion, ĉar mi tute ne kredas ja vin! Sed iel la vortoj ne eliĝis, kvankam li ne apartenis al la malkuraĝuloj. Liaj gimnaziaj kamaradoj konis lin tre brava. Nun tamen li tremis. Eh, sensencaĵo! Sole la artifika komedio influas al la nervoj. Post longa minuto la voĉo de majstro Baltazar demandis:

— Kion vi deziras?

Tiel simple, tamen strange sonis tiu ĉi demando post la bombastaj promesoj de la arlekeno, plengorĝe agitanta antaŭ la tendo, ke li tuj retrankviliĝis kaj en la respondo miksis ironion.

— Kial vi demandas? Via enloganto diris ja, ke majstro Baltazar jam atendas min. Nu, se li atendas, li scias kial?

Paŭzeto. La studento denove sentis, ke la du magnetaj okuloj kroĉiĝas en lian rigardon. Li jam pentis pri la antaŭa neglekta sinteno, ĉar la silento nun tre ekkuŝis sur lian bruston. Li volis ekparoli, sed ne povis. Kvazaŭ lia lango estus paralizita. Subite lia aŭdkapablo akriĝis. Li perceptis voĉojn, kiujn ĝis nun li ne aŭdis. Tute proksime al li malforta besta voĉo plendis. Sian rigardon li turnis tien. Jes, ja! La kobajoj de majstro Baltazar. Ili gruntetis ĉirkaŭ la skatolo de la horoskopoj. Lia liberiĝinta rigardo povis klare distingi la objektojn de la mizera tendo. Tablo, kelkaj seĝoj kaj primitivaj benkoj. En iu angulo sur la tero modestadis du pajlosakoj. Sur unu el ili kuŝis granda bruna maso, iel homforma. Sed eble, ke nur la hazardo formis homajn konturojn el la ĉifonoj, ĵetitaj unu sur la alian.

La voĉo de majstro Baltazar tiris for lian rigardon de tiu strangforma ĉifonmaso.

— Vi estas prava… Mi devas scii ja, kion vi deziras. Mi devos legi tion el via rigardo… Vi staras nun sur la sojlo de la Vivo. Vi scivolas ne pri la pasinteco, sed pri via estonteco. Vi estas fortika, preta por la lukto. Vi atendas multon, tre multon de la Vivo. Vi estas prava. La sola rajto de la juneco: atendi multon de la Vivo… Do, vi deziras koni vian estontecon, ĉu ne?

La voĉo de la foira komedianto ŝtelis sin en la animon de la studento. Tiu ĉi voĉo estis milda, trankvila, muziksona. Ne tia li prezentis al si la voĉon de la aŭguristo. Li pensis, ke li trumpetsone knaros ĉiaspecajn sensencaĵojn al li. Bone amuziĝinte pri tio li revenos hejmen kaj kun laŭta ridego rakontos pri la dudekfilera arlekenado. Vere, li seniluziiĝis pri majstro Baltazar. Tamen nun li konjektis, ke tuj li ricevos por sia bagatela dudekfilera monero ion, kio eble efikos ĝis lia vivofino. Tiu ĉi penso tremigis lian koron. Timo kaptis lin pro la estonteco. Eble la majstro aŭguros ion teruran. Ne, li ne volas koni la estontecon. Kial? Li ja ne povas aliigi la sorton. Li parolu nur pri liaj estanteco, pasinteco, nur ne pri la estonteco! Krome, se li parolos pri la pasinteco, facile estas kontrolebla la scikapablo de la majstro.

— Parolu pri mia pasinteco, kelkajn vortojn pri la nuno. La estonteco ĉimomente ne interesas min… Poste eble, kiam…

— Kiam vi konvinkiĝis pri mia scio. Tion vi volis diri, ĉu ne? Nu, bone. Aŭskultu!… Nun el tiu ĉi tendo ni duope ekiros reen sur via vivovojo. Donu manon… rigardu fikse al miaj okuloj!… Tiel!… Tuj kun mi vi migros tra multaj jaroj… Kiom?… Jes, mi scias jam. Dekok jarojn ni devos retroiri por alveni al via lulilo… Ne pensu nun pri la morgaŭa matematika temo… ne incitiĝu pro la maljuna Homero!… Tiel… nur kviete… tuj ni ekiras… Ĉu komprenite? Vi venos kun mi kaj ni haltos nur ĉe la gravaj okazintaĵoj…

La nevidebla mano peziĝis sur la bruston de la studento. Iom post iom li sentis la inertiĝon de sia volo. Majstro Baltazar monotone parolis kaj li vidis ĉion rakontitan.

— Ni estas sur la bordo de la rivereto, ĉe la abia arbaro. Proksime al mia tendo. Nun ni trairos la arbaron… Kial vi timas trairi? Pro la luno… Nun ne estas nokto, nur mia tendo prezentas mallumon… Jes, rememoro vin torturas. Ĉu malnova rememoro?… Infanaĝa rememoro. Nu, ankaŭ tien ni alvenos. Nur laŭorde… laŭvice… Antaŭe ni iru al la domo. Jes, al la granda flava domo… al avinjo Turtel. Ŝia kaduka figuro kurbiĝas tie ĉe la fenestro. Ŝi trikas aŭ flikadas kaj jen — jen ekrigardas la vojon. Ŝi atendas vin. Ŝi amas vin… kvankam ŝi eĉ parenco via ne estas. Simple nur avinjo Turtel. Kie estas via patrino?… Jes, mi scias jam. Poste ni revenos al ŝi… Lasu nun tiun matematikan temon, ne grave! Nun ni retroiras kaj ne pensados pri la morgaŭo… Kion vi rigardas sur la muro super via lito?… Ne rigardu nun tiun foton, fiksitan per desegnonajleto! Vere, Giza estas ja bela knabino, sed trompis vin. Ne doloru via koro! Vi ja nur pensas pri ŝi, sed ne amas ŝin. Iomete ŝi plaĉis al vi. Alice Fьrtцŝ estas pli bela knabino kaj ŝi povas ridi kiel la kolombeto. Flate, dorlote… Ĉar profesoro Baranyoŝ iom riproĉis vin antaŭ ŝi dum la pasintjara maja ekskurso, vi ne hontu! Profesoro Baranyoŝ kondutis ja sentakte, sed… Jes, jes… vi ŝuldas dankon al li. Kiam vi venis en tiun ĉi urbon, tiam profesoro Baranyoŝ protektis vin… Jes, mi scias, ke vi ne koleras lin. Li prizorgas vin kiel patro pri la sia… Kie estas do via patro?… Ho, tre longe ni retrokuris!… Terura rememoro… Malfeliĉa knabo… Pro tio vi timas trairi la arbaron, kiam la luno lumas kaj ombroj ŝanceliĝas… kvankam ĝi ne estis tiu ĉi arbaro. Tiu arbaro etendiĝas larĝe en malproksima lando, en fremda lando… Ni kuru pli antaŭen al la unua rememoro! Mi tenas vian manon… Ne, ne tio ĉi estis via unua rememoro. Kiam la domo staris en flamoj kaj fremdaj soldatoj marŝis tra la arbaro, vi estis jam kvinjara. Tra la kela fenestreto vi vidis pezajn, senformajn botojn. Via patrino kriveadis. Vian ploregon glutis la profu ...

Быстрая навигация назад: Ctrl+←, вперед Ctrl+→