Kial mi kredas je Esperanto?
(1931-2008) Svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude Piron estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
Li poste laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i. a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia ĉefa aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegis pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
Lia verko
(
), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.
12 respondoj al tiu, kiu scivolas pri Esperanto
Enhavo
1. Kio estas Esperanto?
2. Kiom da homoj scipovas Esperanton en la tuta mondo?
3. Ni jam havas la anglan kiel internacian lingvon, ĉu ni vere bezonas novan lingvon?
4. Ĉu eblas havi vivantan lingvon sen popolo kaj sen nacia teritorio?
5. Ĉu la intenco estas, ke Esperanto anstataŭu ĉiujn ekzistantajn lingvojn?
6. Ĉu vasta enkonduko de Esperanto ne estas utopio? La ideo ŝajnas nekredebla.
7.
Hodiaŭ ni registras kreskantan intereson pri dialektoj. Ĉu tio ne estas malkongrua al la ideo pri Esperanto?8. Ĉu ne ĉiu popolo uzos Esperanton en sia propra maniero, tiel ke la lingvo disiĝos?
9. Ĉu Esperanto ne estas artefarita lingvo kaj pro tio nenatura?
10. Kial okazas ke eminentaj lingvistoj esprimas negativajn eldirojn pri Esperanto?
11. Ĉu eblas uzi Esperanton por altnivelaj diskutoj, poezio kaj por esprimi sentojn?
12. Kial lerni Esperanton? Kiel eblas uzi la lingvon?
1. Kio estas Esperanto?
Esperanto estas utila komunikilo por malsamlingvanoj.
La mondo iĝas pli kaj pli internacia. Homoj, mono kaj varoj moviĝas pli kaj pli libere. Tamen, ĉar la homoj parolas malsamajn lingvojn, kiuj estas malfacile lerneblaj, pensoj ne povas moviĝi tute libere. Esperanto estas solvo kiu tre bone transpontas lingvajn barilojn. Tiu kiu lernas Esperanton samtempe diras: "Mi estas malfermita al la mondo. "
2. Kiom da homoj scipovas Esperanton en la tuta mondo?
Sufiĉe multaj por ke oni jam hodiaŭ povu senti la "guston" de reala internacia komunumo. Bedaŭrinde, estas neniu rimedo scii, kiom da homoj kapablas paroli en Esperanto, same kiel ne eblas scii, kiom da homoj komprenas la latinan aŭ, ekster Ĉinio, la ĉinan. La nombro verŝajne situas ie inter 50 000 kaj du milionoj. Ĉiaokaze, la esperantoparolantoj estas sufiĉe multaj kaj sufiĉe dise loĝantaj sur nia planedo, por konsistigi kreskantan internacian kulturon.