Читать онлайн «La libro de la spiritoj»

Автор Аллан Кардек

Allan Kardec

Prezento

Enkonduko en la studadon de la Spiritisma Doktrino

Antaŭparolo

Unua parto

Ĉapitro I

Ĉapitro II

Ĉapitro III

Ĉapitro IV

Dua parto

Ĉapitro I

Ĉapitro II

Ĉapitro III

Ĉapitro IV

Ĉapitro V

Ĉapitro VI

Ĉapitro VII

Ĉapitro VIII

Ĉapitro IX

Ĉapitro X

Ĉapitro XI

Tria parto

Ĉapitro I

Ĉapitro II

Ĉapitro III

Ĉapitro IV

Ĉapitro V

Ĉapitro VI

Ĉapitro VII

Ĉapitro VIII

Ĉapitro IX

Ĉapitro X

Ĉapitro XI

Ĉapitro XII

Kvara parto

Ĉapitro I

Ĉapitro II

Konkludo

Enhavo

notes

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

32

33

34

35

36

37

38

39

40

41

42

43

44

Allan Kardec

La libro de la spiritoj

Prezento

Allan Kardec estis la pseŭdonimo de Hippolyte Leon Denizard Rivail naskita en Lyon (Franclando) la 3-an de Oktobro 1804, en klera familio. Ankoraŭ tre una, li estis altirita de la sciencoj. La faris siajn unuagradajn studojn ĉe la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdun (Svislando); de tiu mondkonata edukisto li estis unu el plej distingiĝaj lernantoj kaj de ties edukmetodo li estis plej diligenta propagandisto; aĝante nur dekkvar jarojn, li lernigadis al siaj kolegoj tion, kion li iom post iom ricevadis de siaj instruantoj. La knabo estis edukita en protestantismo, sed, pro intimaj sentoj, li baldaŭ ekpensis ian religian reformon kaj serĉis, de tiam, ian rimedon por unuigi la kredojn; tian rimedon li trovis en Spiritismo.

Li estis membro de pluraj akademioj, inter kiuj la Reĝa Akademio de Arras. De 1835 ĝis 1840 li faris, en sia hejmo, senpagajn kursojn pri fiziko, kemio, anatomio, astronomio k.  a. Antaŭ ol sin dediĉi al la studado de la spiritismaj fenomenoj, Kardec laboradis do sur pluraj kampoj de la homa agado kaj postlasis pri tiuj plej diversajn verkojn.

En 1855, kiam la manifestiĝoj de la Spiritoj komencis esti studataj, Kardec ilin serioze ekatentis; lia genio tie tuj ekvidis faktojn, kiuj ekstreme interesus la homon, kaj la principon de novaj naturaj leĝoj, nome de la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj; li konstatis, en la manifestiĝado de la nevidebla mondo, unu el la naturaj fortoj, kies konado solvus multe da problemoj, pro sia strangeco konfuzantaj la homan spiriton. El la «parolantaj tabloj», el laŭŝajne senkaŭzaj frapoj, el la neklarigeblaj movoj de objektoj kaj el multaj aliaj okazoj tiaspecaj, Kardec, kiu, samtempe studadis magnetismon, kolektis elementojn sufiĉajn por verko: la 18-an de Aprilo 1857 venis en lumon la unua eldono de «La Libro de la Spiritoj», lia unua verko pri la afero Spiritismo. Ĝin sekvis: «La Libro de la Mediumoj», Januaro 1861; «La Evangelio laŭ Spiritismo», Aprilo 1864; «La Ĉielo kaj la Infero», aŭ «La Justeco de Dio laŭ Spiritismo», Aŭgusto 1865; «La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj», Januaro 1868; k.  a. La 1-an de Januaro 1858 li fondis «La Revue Spirite»; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo «Societe Parisienne des etudes spirites», kies ekskluziva celo estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiuĵus naskita scienco.